Sonlibro

Sonlibro aŭdolibro (angle: audio book; germane: Hörbuch) estas libroteksto registrita dum voĉlegado. La voĉlegado povas esti farita de homo, sed ankaŭ de Teksto-Al-Voĉa programo kiel eSpeak surbaze de teksto. Sonlibroj kreiĝis unue por blindulojdisleksiuloj, sed tia nova sperto pri legado trovas ĉiutage pli grandan publikon. Sonlibroj estas pleje legitaj dum ŝtirado, sed ĝi ekas popularecon ankaŭ dum hejmlaboro, sporto aŭ ĉe homoj, kiuj estas ligitaj al lito, aŭ ne aŭ malfacile povas teni libron.

Imaĝo el Daily Graphic (New York), 2 aprilo de 1878. Ĝi montras familion, kiu aŭdas romanon el fonografo. Kvankam tiam tiu ne eblis, ĝi estis vido en futuro: en la 1930aj jaroj.

La rilato al la legado ŝanĝiĝas pro aldono de nova sentumo, la aŭdo pli ol la vido tradicie ligata al presaĵo. La teknologiaj progresoj, principe sonoraj, la emo pri novaĵoj kaj la multnombraj kvalitoj (tempogajno, moveblo, malgranda volumeno, komuna aŭskultado, facila rilato al teksto por lernantoj, ...) disvastigis la uzon de aŭdlibroj dum la lastaj jaroj.

Facile uzebla, la sonlibro allogas homojn de ĉiaj aĝo kaj socioprofesia deveno, pro kialoj ofte malsamaj kaj eĉ malaj: legadkomforto, moviĝeblo, nova rilato al legado, tempogajno (uzo dum transporto aŭ dum hejmaj taskoj), aŭskultplezuro, ... Oni povas eki rapide kaj opurtune al literaturo de multa lingvoj, klasikaj aŭ novaj publikaĵoj, romanoj, dramoj, poemoj, rakontoj, fikcia aŭ nefikcia literaturo. Oni povas uzi lerni fremdan lingvon, aŭ helpon al instrui aŭ plibonigi legadon.

Ideo de sonlibro por blinduloj ekis tre frue post invento de fonografo. En Daily Graphic (New York), 2 de Aprilo de 1878, bildo montras futuron de sonlibroj, kvankam la teĥniko ne estis tial evoluinta, ke oni povus adapti romanojn al fonografo.


Developed by StudentB